Manoj de la Afero
El Vikipedio
La "Manoj de la Afero de Dio" estis aro da elektitaj bahaanoj (entute 50), kiuj estis taskigitaj ĉefe por disvastigi kaj protekti la Bahaan Kredon je internacia nivelo. 'Abdu'l-Bahá skrikis, ke "La devoj de la Manoj de la Afero estas disvastigi la Diajn Aromojn, edifi la animojn de l' homoj, antaŭenigi klerecon, plibonigi la karakteron de ĉiuj homoj kaj esti, ĉiutempe kaj ĉiakondiĉe, sanktigitaj kaj sendependaj de materiaj aferoj. Ili devas manifesti submetiĝon je Dio per sia konduto, siaj agmanieroj, siaj faroj kaj siaj vortoj." (A Basic Bahá'í Dictionary, Oxford, George Ronald, 1989, p. 95-96)
Konforme al la "Volo kaj Testamento" de 'Abdu'l-Bahá krom la fondinto de la Kredo, Bahá'u'lláh, kaj Lia posteulo 'Abdu'l-Bahá ili estis elekteblaj kaj investeblaj ankaŭ de la "Gardanto de la Afero de Dio" Shoghi Effendi. (pp. 12,13)
De post la forpaso de Shoghi Effendi en 1957 ne plu eblas nomumi "Manon de la Afero" kaj ĝis fine de 2006 restis nur unu vivanta "Mano de la Afero" : D-ro 'Alí-Muḥammad Varqá. La funkcioj de la "Manoj de la Afero" ene de la bahaa komunumo estas tamen plu plenumataj far la "Konsilantoj", kiuj formas la intituciojn de la Kontinentaj Konsilantaroj kaj la tiujn gvidanta Internacia Instrua Centro. Subtenataj estas la Kontinentaj Konsilantaroj pere de, kutime landaj, Helpantaj aŭ Vicaj Konsilantoj, kiuj siavice sur loka nivelo nomumas Asistantojn.
Estis entute 50 "Manoj de la Afero" : 4 investitaj de Bahá'u'lláh, 4 de `Abdu'l-Bahá, kaj 42 de la Gardanto (inkluzive de 10 postmorte investitaj). 27 "Manoj de la Afero de Dio" estis vivantaj, kiam Shoghi Effendi mortis je la 4-a de novembro 1957.
El tiuj 50 "Manoj de la Afero", almenaŭ KVIN estis fervoraj kaj aktivaj esperantistoj :
- John Ebenezer Esslemont (1874-1925)
- Martha Root (1872-1939)
- Hermann Grossmann (1899-1968)
- Adelbert Mühlschlegel (1897-1980)
- Agnes Baldwin Alexander (1875-1971)
Ili uzis Esperanton por diskonigi la Bahaan Kredon, precipe en Azio, kaj ili kreis en Esperanto la unuan internacian gazeton bahaan "La Nova Tago" (1925-1936).
La plej kompletan liston de la "Manoj de la Afero" oni povas trovi en la volumo 14a de "La Bahaa Mondo" ("The Bahá'í World: volume XIV”). La Universala Domo de Justeco konfirmis, ke tiu listo eble ne estas kompleta, kaj ke estontaj studoj de leteroj kaj arkivoj eble rivelos aliajn nomojn de homoj, kiuj estis levitaj al tiu rango. (Tradukita el la artikolo de WIKIPEDIO en la angla lingvo titolita « Hands of the Cause » [1])
Bahaa Ortografio | |
---|---|
Por klarigoj pri la transskribado de la nomoj arabaj kaj persaj per okcidentaj literoj, vidu la artikolon de Vikipedio titolitan: « Bahaa Ortografio ». |
[redaktu] Investoj
[redaktu] Investitaj de Bahá'u'lláh
- Ḥájí Mullá `Alí-Akbar (1842-1910), konata kiel Ḥájí Ákhúnd
- Ḥájí Mírzá Muḥammad-Taqí (m. 1917), konata kiel Ibn-i-Abhar
- Mírzá Muḥammad-Ḥasan (1848-1919), konata kiel Adíb
- Mírzá `Alí-Muḥammad-i-Khurásání (m. 1928), konata kiel Ibn-i-Aṣdaq
[redaktu] Investitaj de `Abdu'l-Bahá
- Áqá Muḥammad-i-Qa'iní (1829-1892), konata kiel Nabíl-i-Akbar
- Mírzá 'Alí-Muḥammad Varqá (m. 1896), la patro de Rúḥu'lláh
- Mullá Ṣádiq-i-Muqaddas, titolita ‘Ismu'lláhu'l-Aṣdaq
- Shaykh Muḥammad-Riḍáy-i-Yazdí
[redaktu] Postmorte investitaj de Shoghi Effendi
- John Ebenezer Esslemont (1874-1925)
- Ḥájí Amín (1817-1928)
- Keith Ramsom-Kehler (1876-1933)
- Martha Root (1872-1939)
- Hyde Dunn (1855-1941)
- Siyyid Muṣṭafá Rúmí (m. 1942)
- 'Abdu'l-Jalil Bay Sá'd (m. 1942)
- Muḥammad Taqíy-i-Iṣfáhání (m. 1946)
- Roy C. Wilhelm (1875-1951)
- Louis George Gregory (1874-1951)
[redaktu] Unua kontingento investita je la 24-a de decembro 1951 de Shoghi Effendi
- Dorothy Beecher Baker (1898-1954)
- Amelia Engelder Collins (1873-1962)
- 'Alí-Akbar Furútan (1905-2003)
- Ugo Giachery (1896-1989)
- Hermann Grossmann (1899-1968)
- Horace Hotchkiss Holley (1887-1960)
- Martha Root (1872-1939)
- Leroy C. Ioas (1896-1965)
- William Sutherland Maxwell (1874-1952)
- Ṭaráz'u'lláh Samandarí (1874-1968)
- Valíyu'lláh Varqá (1884-1955)
- George Townshend (1876-1957)
- Charles Mason Remey (1874-1974)
[redaktu] Dua kontingento investita je la 29-a de februaro 1952 de Shoghi Effendi
- Siegfried Schopflocher (1877-1953)
- Shu'á'u'lláh `Alá'í (1889-1984)
- Músá Banání (1886-1971)
- Clara Dunn (1869-1960)
- Dhikru'lláh Khádim (1904-1986)
- Adelbert Mühlschlegel (1897-1980)
- Corinne Knight True (1861-1961)
[redaktu] Investitaj de Shoghi Effendi ((jaro de la investo))
- Amatu'l-Bahá Rúḥíyyih Khánum (1910-2000) ((1952))
- Jalál Kháḍih (1897-1990) ((1953)) (ankaŭ transskribita kiel Jalal Khazeh)
- Paul Edmond Haney (1909-1982) ((1954))
- ’Ali Muḥammad Varqá (n. 1912) ((1955))
- Agnes Baldwin Alexander (1875-1971) ((1957))
[redaktu] Lasta kontingento investita je la 2-a de oktobro 1957 de Shoghi Effendi
- Ḥasan Muvaqqar Balyúzí (1908-1980)
- Abu'l-Qásim Fayḍí (1906-1980)
- John Graham Ferraby (1914-1973)
- Harold Collis Featherstone (1913-1990)
- Raḥmatu'lláh Muhájir (1923-1979)
- Enoch Olinga (1926-1979)
- John Aldham Robarts (1901-1991)
- William Sears (1911-1992)
[redaktu] Referencoj
- ”The Kitáb-i-Aqdas: The Most Holy Book” (la Plej Sankta Libro) de Bahá'u'lláh (1873), Bahá'í Publishing Trust (1992), Wilmette, Illinois, USA, ISBN 0-85398-999-0 [2]
- ”Tablets of Bahá'u'lláh Revealed After the Kitáb-i-Aqdas” (Epistoloj revelaciitaj de Bahá'u'lláh post la Kitáb-i-Aqdas) de Bahá'u'lláh (1873-92), Bahá'í Publishing Trust (1994), Wilmette, Illinois, USA, ISBN 0-87743-174-4 [3]
- ”Bahá'í Administration” (Bahaa Administrado) de Shoghi Effendi, Bahá'í Publishing Trust (1974), Wilmette, Illinois, USA, ISBN 0-87743-166-3 [4]
- ”Principles of Bahá'í Administration” (Principoj de la Bahaa Administrado) de Shoghi Effendi, Bahá'í Publishing Trust (1976), London, UK, ISBN 0-900125-13-6
- ”The Ministry of the Custodians 1957-1963” (La Misio de la Konservistoj 1957-1963) de Rúhíyyih Khanum, Bahá'í World Centre (1992), ISBN 0-85398-350-X [5]
- ”Lights of Fortitude” (Lumoj de Kuraĝo) de Barron kaj Harper (1997), George Ronald, Oxford, UK, ISBN 0-85398-413-1
- "A Basic Bahá'í Dictionary" (Baza Bahaa Vortaro), Oxford, George Ronald, Oxford, UK (1989).
[redaktu] Eksteraj Ligoj
- Hands of the Cause of God – ligoj al biografioj.
- Fadil-i-Mazandarani – Universala Domo de Justeco en 1998 pri la statuto kaj la rango deFadil-i-Mazandarani (angle).
- The Guardian Announces Appointment of Hands of the Cause – Anonco de la unua kontingento de 12 Manoj en 1951 (angle).
- Second Appointment of Hands of the Cause – Anonco de la dua kontingento de 7 novaj Manioj investitaj en 1952 (angle).
- A Tribute to the Hands of the Cause of God – Historio, investoj, kaj aliaj detaloj (angle).