Maria Teresia
El Vikipedio
Historio - Aŭstrio - Ĉeĥio - Hungario - Maria Teresia
- ŝi naskiĝis la 13-an de majo de 1717
- gepatroj: Karolo la 6-a de Habsburgo, imperiestro de la Sankta Romia Imperio, kaj Elizabeta Christina (filino de duko brunŝvika)
- ŝi estis baptita kiel: Maria Theresia Walburga Amalia Christina
- ŝi parolis latine, germane, itale, france kaj hispane
- 1717 – 1736 ŝi estis edukata por transpreno de trono en la monarĥio
- la 12-an de februaro de 1736 – ŝi edziniĝis al Francisko la 1-a Stefano de Loreno
- 1738 ŝi forveturis kun la edzo al Toskanio
- la 20-an de oktobro de 1740 post la morto de Karolo la 6-a eksplodis milito je heredaĵo aŭstria
- la 20-an de novembro de 1740 ŝi estis kronita je arkidukino aŭstria
- 1741 prusia reĝo Frederiko la 2-a de Prusio invadis Silezion kaj li konkeris ĝin
- la 10-an de aprilo de 1741 aŭstria soldataroj malvenkitaj de Prusio ĉe Molvico
- junio de 1741 Maria Teresia ekvojaĝis Hungarion
- la 25-an de junio de 1741 kronado je hungara reĝino
- novembro de 1741 bavariaj soldataroj konkeris Ĉeĥion kaj Supran Aŭstrion
- la 17-an de majo de 1742 Aŭstrio malvenkita de Prusio ĉe Chotusice
- la 11-an de junio de 1742 per paco en Vroclavo Maria Teresia rezignis pri Silezio kaj Klodsko
- la 29-an de aprilo de 1743 Maria Teresia enveturis Pragon, kiu estis konkerita de aŭstroj
- la 12-an de majo de 1743 kronita je ĉeĥa reĝino
- la 16-an de junio de 1743 reĝino Maria Teresia forveturis Vienon
- la 13-an de majo de 1744 Saksio subskribis aliancanan kontrakton kun Aŭstrio
- aŭgusto de 1744 Frederiko la 2-a de Prusio, timanta pri tio, por ke Maria ne volu rekonkeri reen Silezion, invadis en Bohemion kaj li konkeris ĝin
- novembro de 1744 prusiaj soldataroj estis elpelitaj el la lando
- 1744 Niccolo Pasassi komencis alikonstrui Pragan burgon
- la 22-an de aprilo de 1745 reĝino Maria redonis al Wittelsbachidoj Bavarion, kiun ŝi antaŭe konkeris kun tio, ke nova elektoro Maksmiliano Josefo elektos Franciskon Stefanon je imperiestro
- la 13-an de septembro de 1745 Francisko fariĝis imperiestro. Maria Teresia ricevis titolon de imperiestrino, sed kiun ŝi tro ne uzis
- 1745 Aŭstrio estis malvenkita de Prusio ĉe Zárov kaj Kesseldorf
- 1746 Aŭstrio venkis ĉe Piacenza francan-hispanan soldataron
- 1747 – 1757 per teresia urbardokumento okazis impostigo de la tuta grundo
- 1748 per paco en Aĥeno Aŭstrio perdis Silezion kaj parton de Lombardio
- la 1-an de majo de 1749 kunigitaj ĉeĥaj kaj aŭstriaj kortegaj oficejoj
- 1751 Maria Teresia enfunkciigis oficejojn de la t.n. regionaj hetmanoj, per kio ŝi transigis administradon de la regionoj el la manoj de nobelaro en manojn la siajn
- 1753 per aŭstria-bavaria monerstampeja kontrakto, al kiu aliĝis ankaŭ resto de la regno (krom Prusio), komencis validi en la teritorio de la regno tolaroj
- 1754 dum la 1-a popolnombrado en Ĉeĥio la reĝlando havis 3 000 000 loĝantojn
- 1754 pastro Prokop Diviš inventis fulmokondukilon
- 1756 – 1763 la sepjara milito je dukolando silezia (aŭstriaj soldataroj kun alternaj sukcesoj subgvide de marŝaloj Daŭno kaj Laŭdono efektivigis vicon da bataloj, sed la perdo de Silezio estis daŭra)
- 1761 reĝino Maria eldonis gorĝan leĝaron
- 1762 emisiigitaj estis la unuaj paperaj bankbiletoj
- 1770 – 1780 reĝino Maria efektivigis ampleksajn ŝanĝojn en lernejafero
- la 5-an de aŭgusto de 1772 aligita reĝlando haliĉa-lodomeria kaj Bukovina
- la 21-an de julio de 1773 papo Klemento la 14-a nuligis jezuitan ordenon
- 1775 ribelo de kamparanoj ĉe Chlumec nad Cidlinou
- la 9-an de aprilo de 1775 Maria Teresia eldonis por la kamparanoj ĝeneralan pardonon
- la 13-an de aŭgusto de 1775 post ampleksaj kamparanaj ribeloj estis eldonita laborega patento
- 1776 Maria Teresia nuligis rajton suferigan
- 1778 – 1779 milito je heredaĵo bavaria. Maria ne sukcesis akiri la tutan dukolandon bavarian, sed sole la t.n. inninan kvartalon
- 1780 konstruitaj fortresoj Terezín kaj Josefov
- la 8-an de novembro de 1780 reĝino Maria partoprenis ĉasadon, en kiu ŝi malvarmumis kaj ŝi malsaniĝis je pneŭmonio
- la 29-an de novembro de 1780 je la naŭa vespere Maria Teresia mortis
- la 3-an de decembro de 1780 ŝi estis sepultita en viena Hofburg. Per ŝia morto finiĝis 250-jara regado de Habsburgoj en Ĉeĥio en rekta linio de la familio. La nova familio poste iĝas konata kiel Habsburgo-Loreno.
Enhavo |
[redaktu] Infanoj de Maria Teresia kaj de Francisko la 1-a Stefano
- la 5-an de februaro de 1737 filino Elizabeto (ŝi mortis la 7-an de junio de 1740)
- la 6-an de oktobro de 1738 filino Maria Anna (en monaĥejo)
- la 12-an de januaro de 1740 filino Maria Karolina (ŝi mortis la 25-an de januaro de 1741)
- la 13-an de marto de 1741 filo Jozefo Benedikto Augusto (imperiestro Jozefo la 2-a)
- la 13-an de majo de 1742 filino Maria Kristina (Alberto Saksiateŝina)
- la 13-an de aŭgusto de 1743 filino Maria Elizabeto (monaĥejo en Innsbruck)
- la 1-an de februaro de 1745 filo Karolo Jozefo (li mortis 16-jara)
- la 26-an de februaro de 1746 filino Maria Amalia (duko Ferdinando la 4-a Parma)
- la 5-an de majo de 1747 filo Petro Leopoldo (kiel imperiestro Leopoldo la 2-a)
- la 17-an de septembro de 1748 filino Karolina (ŝi mortis la saman tagon)
- la 4-an de februaro de 1750 filino Johanino Gabriela (ŝi mortis 12-jara)
- la 19-an de marto de 1751 filino Maria Jozefino (ŝi mortis 16-jara)
- la 13-an de aŭgusto de 1752 filino Maria Karolina (Ferdinando la 4-a Parma)
- la 1-an de junio de 1754 filo Ferdinando (edzino Beatrix von Este)
- la 2-an de novembro de 1755 filino Maria Antoinetta (edzo Ludoviko la 16-a)
- la 8-an de decembro de 1756 filo Maksmiliano (princo-elektisto kolonja)
Ŝi estis ankaŭ baptopatrino de Teréz Brunszvik, portanta la saman virinan nomon, Tereza kiel ŝi.
Antaŭulo Karolo Albreĥto |
Reĝino de Bohemio 1743-1780 |
Posteulo Jozefo la 2-a |
Antaŭulo Karolo la 3-a |
Reĝo de Hungario 1740-1780 |
Posteulo Jozefo la 2-a |
[redaktu] Vidu ankaŭ
Imperiestroj de la Sankta Romia Imperio
[redaktu] Literaturo
-
- [1] ĉeĥa interreta fonto (persona paĝo)-traduko al Esperanto en la Diskuto:Maria_Teresia