Mary McAleese
El Vikipedio
Maru McAleese Máire Pádraigín Mhic Giolla Íosa |
|
---|---|
Irlanda prezidento kaj politikisto (fotita en 2003) | |
Naskiĝo | 27-a de junio 1951 Belfasto, Graflando Antrim, Nord-Irlando, Britio |
Vidu ankaŭ biografian portalon |
Mary Patricia McAleese en la angla aŭ Máire Pádraigín Mhic Giolla Íosa en la irlanda estas la 8-a kaj aktuala prezidento de la Respubliko de Irlando.
[redaktu] Biografio
Ŝi naskiĝis la 27-an de junio 1951 sub la nomo de Mary Leneghan / Máire Ní Lionnacháin. Kvankam ŝi naskiĝis en Belfasto, Nord-Irlando, dum sia adolesko ŝi vivadis en Dublino. Ŝi poste revenos al sia loko de naskiĝo por studi juron, fariĝi advokato kaj instrui en la universitato. Ankaŭ ŝi instruis en Dublino juron kaj kriminologion en la Trinity College kaj debutis en 1975 kiel radifonia ĵurnalisto.
Ŝi ankaŭ regis, interalie, televidkanalon kaj elektran firmaon en Nord-Irlando, dum ŝi iĝis aktivulo por la handikapojn. Ŝi revenas universitaten en 1981. En 1987, ŝin oni petas regi la Instituto de Profesiaj Juraj Studoj kie lernas la Nord-Irlandaj advokatoj. Dum la sama jaro, ŝi kandidatiĝis en la partio Fianna Fáil por la prezidenta baloto kaj malgajnis.
Grave katolikisto, ŝi subtenas unuigon de la insulo Irlando kaj estas rigardita kiel strikta konservativulo. Post sia politika malsukceso en la baloto en 1987, ŝi prezidentiĝas unu jardeko poste, en 1997, tiel anstataŭigante la antaŭ prezidento Mary Robinson. Ŝi estas la unua prezidento de la Respubliko de Irlando kiu naskiĝis en Nord-Irlando.
La 1-a de oktobro 2004 je la 12-a precize, ŝi estas reelektita por dua mandato, sen kontraŭulo.