Miraishōnen Konan (filmo)
El Vikipedio
"Konan, la junulo de la futuro" | |
---|---|
Originala titolo | 未来少年コナン Miraishōnen Konan |
Produktadlando | Japanio |
Originala lingvo | japana |
Daŭro | 26 episodoj po 29 minutoj |
Ĝenro | sciencfikcia animeo |
Reĝisoro(j) | Miyazaki Hayao |
Laŭ la verko de | The Incredible Tide (Alexander Key) |
Produkto | Nippon Animation, NHK |
Miraishōnen Konan (japane: 未来少年コナン [miraiŝōnen konan], lit. "Futuro-junulo Konan", "Konan, la junulo de la futuro"), estas sciencfikcia animacia sagao produktita de Nippon Animation sub la reĝisorado de Miyazaki Hayao. Tiu sagao aperis unue kiel televida serio kun 26 episodoj po 29 minutoj (inklude la episodaj enkondukoj kaj finoj) en la japana televida kanalo NHK elradiato ekde la 4-a de aprilo 1978 ĝis la 31-a de oktobro 1978.
Tiu filmo estas unu el la unuaj grandaj verkoj de Miyazaki Hayao, kiu reĝisoris la tutan serion. Miyazaki dezajnis ankaŭ la karakterojn kune kun Ōtsuka Yasuo, kaj desegnis la skizojn por 10 episodoj mem, kaj por aliaj 6 episodoj kune kun alia artisto.
Ankaŭ multaj aliaj famaj artistoj kunlaboris en tiu filmo, kiel Hayakawa Keiji (kun-reĝisoro en 16 episodoj, skizoj), Takahata Isao (kun-reĝisoro en 2 episodoj, skizoj), kaj Tomino Yoshiyuki, Okuda Seiji, Ishiguro Noboru kaj Suzuki Takayoshi (skizoj). La muzikon por la filmo komponis Ikebe Shin'ichirō. La rakonto de la filmo sekvas la novelon The Incredible Tide de Alexander Key.
La esperanta filma titolo kaj la esperantaj nomoj de la ĉefaj personoj estas hipotezaj, ĉar ĝis nun oficiala versio en Esperanto ne ekzistas.
Enhavo |
[redaktu] Intrigo
La filmo (aperita en 1978) komencas en la malproksima futuro, en julio 2008, en tempo kiam la homaro estas minacata de forpereo. Detrua milito inter la grandaj nacioj uzante ultramagnetajn armilojn antaŭis kaj difektegis la terkruston, tiel ke la tera akso kliniĝis, la kvin kontinentoj disŝiris kaj malaltiĝis ĝis sub marnivelo.
La provo de grupo de homoj fuĝi en la spacon malsukcesis kaj iliaj spacŝipoj refalis teren. Nur unu el tiuj eskapis neniigon kaj falis sur malgrandan insulon, kiu mirakle pluekzistis. La nemultaj ŝiprompuloj tie setlis kaj konstruis malgrandan kolonion.
Meze de tiuj postvivantoj knabo nomata Conan naskis, nova radieto de espero sur la tero. Dekunu jaroj poste preskaŭ tutaj postvivantoj estas mortintaj kaj nur Conan kaj lia "avo" ankoraŭ vivas sur la insulo. Kiam iutage Conan ektrovas svenintan knabinon nomatan Lana (japane: Rana) kuŝantan sur la plaĝo, por ambaŭ komencas granda aventuro.
[redaktu] Ĉefaj personoj
Konan ( コナン [konan], angle: Conan )
- La protagonisto de tiu filmo estas 11-jaraĝa knabo, kiu kunvivas sur Nokosarejima [nokosareĝima] ("Postrestita Insulo") kun sia "avo". Konan estas inkredeble forta kaj posedas telepatian afinecon al Lana..
Rana ( ラナ [rana], angle: Lana )
- Rana estas la unua homo kiu de ekstere venas al Nokosarejima, kaj la unua knabino, kiun Konan vidas. Rana estas la nepino de d-ro Rao, kaj Repuka volas uzi ŝin por perforti Rao-n malkaŝi la sekreton de la suna energio. Rana posedas telepatian talenton kaj povas komuniki kun la mevo Tikki kaj senti la presencon de ŝia avo ankaŭ en la malproksimo. Ŝi venas el Haihābā [hajhābā] ("Alta Haveno").
Ojī ( おじい [oĝī], "Avĉjo", angle: Grandpa )
- La "avo" de Konan, kies preciza grado de parenceco al Konan ne estas klara, ĉar li mem diras ke la matrino de Konan mortis baldaŭ post sia naskiĝo kaj poste la tuta kolektivo kune zorgis por Konan.
Monsurī ( モンスリー [monsurī], angle: Monsley )
- Monsurī, juna komandantino de la armeo de Industria, estas la dua ne-insulano, kiun Konan ekvidas. Ŝi obeas al ordonoj de Repuka kaj kiel pilotino de la flugboato Falko ŝi helpas kapti la fuĝintan Rana-n. Poste ŝi komandas la invasionon de Haihābā. Sed finfine ŝi kontraŭstaras al Repuka kaj iĝas aliancanino de Konan.
Jimushī ( ジムシー [ĝimuŝī], angle: Jimsy )
- Jimushī estas sovaĝa knabo kiu loĝas sole en Plastiko-insulo, la unua insulo en kiu Konan alvenas. Post mallonga batalo inter ili Jimushī iĝas la unua kaj fida amiko de Konan, kaj helpas al Konan liberigi Rana. Jimushī estas ekstraordinara ĉasisto kaj estas primare movigata per sia malsata stomako.
Daisu ( ダイス [dajs], angle: Dyce )
- Daisu estas civitano de Industria kaj la ŝipestro de la velŝipo Barakuda. Antaŭ la prezenta rakonto li havis ordonon de aporti Rana kiel kaptitino de Haihābā al Industria, sed pro kompato li estis lasita ŝin eskapi. Komence Daisu estas preskaŭ komika pragmatulo, sed proksimume je la fino ankaŭ li iĝas aliancano de Konan.
Repuka ( レプカ [repuka], angle: Lepka )
- Kiel registarestro de Industria Repuka teorie estas sub la disponado de la Alta Consilio de Industria, kiu konsistas el grupo de altrangaj scientistoj. Sed li intencas realigi sian propran fiplanon kaj farigas sin diktatoro, kaj li estas la granda fiulo de la filmo kaj la antagonisto al Konan. Repuka strebas al posedi la sekreton de la suna energio por aktivigi siajn armilajn sistemojn por regi super la tuta tero.
Rao Hakase ( ラオ博士 [rao-hakase], "d-ro Rao", angle: Dr. Lao )
- Rao estas la avo de Rana kaj komence membro de la Alta Consilio de Industria. Post ekscii la intencoj de Repuka, li estis fuĝinta kaj malaperinta. Li volas lasi uzi la sunan energion kies sekreton nur li scias, nur por pacemaj celoj, kaj volas ke la popolo de Industria forĵetu siajn armilojn kaj komencu novan vivon.
[redaktu] Animeo - Televida serio
Miraishōnen Konan estis unue elradiata en Japanio en la ŝtata televido NHK TV network ekde la 4-a de aprilo ĝis la 31-a de oktobro 1978, ĉiufoje marde vespere 19:30 - 20:00, Poste refoje en decembro 1979 kaj marto/aprilo 1980. Poste kelkaj fojoj en la satelitaj televidaj kanaloj kaj fine Animax tradukis kaj sinkronigis ĝin kiel Conan, the Boy in Future en la anglan, por ke elradieblu ankaŭ en aliaj landoj. Dumtempe tiu televida serio estas tradukita en pluajn lingvojn, inklude la korean, mandarinan, francan, hispana, italan, portugalana kaj araban. Nun estas elradiita en multaj landoj en Sudorienta Azio, Eŭropo, Latinida Ameriko kaj en arabaj landoj. Nur ne ankoraŭ en Germanio.
[redaktu] Stabo
- Originala rakonto: Alexander Key (The Incredible Tide)
- Planado kaj produkto: Nippon Animation
- Realiganta produktanto: Motohashi Kōichi
- Produkta manaĝero: Takakuwa Mitsuru
- Planado: Satō Shōji
- Produktantoj: Nakajima Junzō, Endō Shigeo
- Skribo: Nakano Kenshō / Yoshikawa Sōji / Kurumi Tetsu
- Muziko: Ikebe Shin'ichirō
- Dezaijno de la karakteroj: Miyazaki Hayao / Ōtsuka Yasuo
- Ĉefa animiga direktoro: Ōtsuka Yasuo
- Artodirektoro: Yamamoto Nizo
- Sonodirektoro: Shiba Shigeharu
- Skizoj: Miyazaki Hayao (ep. 1~4,8,12,15~19,22~26), Hayakawa Keiji (ep. 3,4,8,12,15), Takahata Isao (ep. 7,9,10,13,20), Okuda Seiji (ep. 5,6), Tomino Yoshiyuki (ep. 14,21), Ishiguro Noboru (ep. 11), Suzuki Takayosh (ep. 17)
- Animigo-kontrolulo: Maeda Hidemi
- Malantaŭoj: Atelier Rourke Takano Masamichi, Abe Taisaburō, Kasahara Junji
- Fotografaĵo: Tokyo Animation Firm Kaneko Hitoshi, Shimizu Masatatsu
- Redaktoro: Seyama Takeshi
- Filmo-rivelado: Tōyo Genzōsho
- Efektoj: Ishida Hidenori
- Sono-registrado: Kuwabara Kunio
- Sono-produkto: Omnibus Promotion
- Sono-studio: Cinebeam
- Kunlabora reĝisoro: Hayakawa Keiji
- Asistantaj reĝisoroj: Suzuki Takayoshi, Baba Ken'ichi
- Produkta asistantoj: Hosoda Nobuaki (ep. 1~26), Hoshiide Kazuhiko, Takeuchi Kōji, Uchiyama Shūji, Kanda Yoshimasa
- Koloro-kontrolulo kaj koloro-dezajno: Yasuda Michiyo
- Episodaj reĝisoroj: Miyazaki Hayao (ep. 1~26), Hayakawa Keiji (ep. 11~26), Takahata Isao (ep. 9,10)
- Reĝisoro: Miyazaki Hayao
- Produktado: Nippon Animation, NHK
[redaktu] Temaj kantoj
- Komenca temo: Ima Chikyū ga Mezameru 今地球がめざめる (Prezentado: Kamata Naozuki, Yamaji Yūko)
- Finiĝa temo: Shiawase no Yokan 幸せの予感 (Prezentado: Kamata Naozuki, Yamaji Yūko)
[redaktu] Titolo en aliaj lingvoj
lingvo | titolo | signifo | |
japana | 未来少年コナン | futuro-junulo Konan | |
angla | Conan, the Boy in Future | Konan, la junulo en futuro | |
france | Conan, le fils du futur | Konan, la junulo de la futuro | |
itala | Conan, il ragazzo del futuro | Konan, la junulo de la futuro | |
portugala | Conan - O Rapaz do Futuro | Konan, la junulo de la futuro | |
hispana | Conan el niño del futuro | Konan, la junulo de la futuro | |
mandarina | 高立的未來世界 | la futur-mondo de Gāolì(=Konan) | |
araba | عدنان و لينا | Adnān(=Konan) kaj Lēnā(=Rana) | |
korea | 미래소년 코난 | futuro-junulo Konan |