Nederlandaj eŭro-moneroj
El Vikipedio
€ |
La eŭro (EUR aŭ €) estas la komuna monunuo por 12 el la 25 landoj de la Eŭropa Unio, inkluzive de Nederlando. La moneroj kaj monbiletoj ekuziĝis je la 1-a de januaro 2002, sed la presa (stampa) jaro foje montras sin tiel frue kiel 1999, kiam la monunuo oficiale ekestis kaj oni ekproduktis la monerojn.
Ĉiuj moneroj havas flankon komunan, kiu montras la valuton de la monero, kaj ĉiu lando, kiu partoprenas la eŭron, havas proprajn desegnaĵojn sur la alia flanko de la moneroj. Ĉi tiuj varias, ekde simpla montro de la monarĥo (ekzemple Belgio) ĝis tute malsama desegnaĵo ĉe ĉiu monero (ekzemple Italio). Tamen, ĉiuj moneroj iel montras 12 stelojn ankaŭ sur tiu flanko.
[redaktu] Bildoj de naciaj flankoj de nederlandaj eŭro-moneroj
Nederlandaj eŭro-moneroj havas 2 malsamajn desegnaĵojn, fare de Bruno Ninaber van Eyben. Ĉiu desegnaĵo estas portreto de Beatrix, Reĝino de Nederlando.
0,01 € | 0,02 € | 0,05 € |
---|---|---|
|
|
|
Portreto de Reĝino Beatrix, ŝia titolo ĉirkaŭe. | ||
0,10 € | 0,20 € | 0,50 € |
|
|
|
Portreto de Reĝino Beatrix, ŝia titolo ĉirkaŭe. | ||
1,00 € | 2,00 € | 2 € ĉirkaŭo |
|
|
La ĉirkaŭaj vortoj estas GOD ZIJ MET ONS (Dio estu kun ni) |
Portreto de Reĝino Beatrix, el la antaŭa guldeno. |