Novliberalismo
El Vikipedio
Novliberalismo estas moderna formo de ekonomia liberalismo. La nocio estis uzata jam en la mezo de la 20-a jarcento de liberaluloj, kiuj klopodis trovi mezan vojon inter kapitalismo kaj socialismo.
Ekde la lastaj jaroj de la 20-a jarcento, la nocion uzas ĉefe alimondistoj por nomi tiun ekonomikan politikon, kontraŭ kiu ili batalas. Novliberalismo estas do rigardata kiel kontraŭa pozicio al socialismo kaj ekologiismo.
Novliberalismo signifas, el tiu ĉi vidpunkto:
- subtenon de libera komerco
- malfermon de la merkatoj en la tuta mondo, eventuale ankaŭ per politika premo (kaj en ekstremaj kazoj eĉ per milita interveno)
- decidan subtenon de la rajto je proprieteco
- inklinon malaltigi impostojn
- malatenton pri sociala justeco
- malatenton pri rajtoj de laboristoj
- malatenton pri ekologiaj principoj
Subtenantoj de novliberalismo ofte preferas ne uzi tiun ĉi nocion, sed paroli simple pri ekonomia liberalismo.
Kategorioj: Alimondismo | Ekonomiko | Ismo | Politiko