Otmuchowa lago
El Vikipedio
Otmuchowa lago (pole Jezioro Otmuchowskie) estas grandega valbaraĵa rezervujo, situanta proksimume 6 km norde de la ĉeĥa vilaĝo Bernartice. Ĝi estiĝis en la jaroj 1926 - 1932 per barigo de rivero Nysa Klodzka. Rilate al ebenaĵa karaktero de la ĉirkaŭaĵo devis esti konstruita grandega, multe da kilometroj longa ŝirma digo. La estiĝinta lago havas areon proksimume 2000 ha. La lago ricevis sian nomon laŭ bela malnovepoka urbo Otmuchów, kiu situas sur ties orienta bordo. Komune kun najbara lago Jezioro Nyskie ĝi estas ideala celo por somera refreŝigado. Apud la lago estas kelke da kampadejoj, multaj restoracioj kaj fritejoj de fiŝoj, pruntedonejoj de ŝipetoj, centrejo de akvaj sportoj. Ambaŭ tiuj ĉi lagoj estas bone observeblaj el granda parto de la proksimaj montodorsoj de Riĥleba montaro.