Parabolo de la kaverno
El Vikipedio
La parabolo de la kaverno estas parabolo uzita de la greka filozofiisto Platono en La Respubliko. La parabolo estas rakontita kaj poste interpretita de la rolulo Sokrato en la eko de la sepa parto. Ĝi temas pri ilustraĵo pri la maniero je kiu ni povas liberiĝi el nescia stato (kaverna malhelo) pere de vero (suna lumo). Tiel Platono klarigas sian teorion pri la ekzisto de du mondoj: la sentebla mondo (konata per sentumoj) kaj la idea mondo (atingebla nur per rezonado).
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- La Respubliko tradukita de Donald Broadribb
Kategorioj: Ĝermo | Filozofio | Platono