Penészlek
El Vikipedio
Penészlek [pene:slek] estas vilaĝo en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg, Hungario, apud la rumana limo.
Oni malkovris ĉe la vilaĝo tergason en 2006, kiu povos kovri eĉ bezonon de la tuta departemento je tergaso.
La vilaĝo unuafoje land-konatiĝis en Hungario, kiam la verkisto Antal Végh skribis eseon, sociografion pri la lokanoj. Tiu aperis en la periodaĵo valóság, en 1968 sub titolo Állóvíz (Staranta akvo). Laŭ la sociografio, la Cinema 64' amatora filmstudio faris dokumentaran filmon pri la vilaĝo sub titolo Valóság síppal dobbal, avagy tűzön vízen át. József Darvas verkis dramon kun titolo A térképen nem található, prezentitan en 1969, kun granda sukceso.