Placo de la Kruckavaliroj
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Ĉeĥio Prago > Malnova Urbo > Placo de la Kruckavaliroj < Turismo
Placo de la Kruckavaliroj (Křížovnické náměstí) apartenas al la plej belaj placoj en la centra Eŭropo. Ĝi estas limigata per la fronto de l' preĝejo de la Savinto (13), la frubaroka preĝejo de Sta Francisko kaj la Malnovurba pontoturo (15), vera juvelo de ĉeĥa altgotiko el la epoko de Karolo IV. La preĝejo de Sta Francisko, aparteninta al la ordeno de Kruckavaliroj, estis konstruita dum la dekjaro 1679-89 laŭ planoj de la franca baroka arkitekto-konstruisto Jean Baptiste Mathey. La pentraĵo de la kupolo, la "Lasta juĝo" estas verko de V. V. Reiner (1722-23). La okcidentan flankon de la preĝejo tuŝas la frubaroka sidejo de la generaloj de la Kruckavalira ordeno (1681-62), al kiu la dua etaĝo estis aldonita en 1846. Antaŭ la preĝejo staras monumento de Karolo IV, skulptaĵo de A. Hähnel el Dresden (1848). Maldekstre de la portalo staras vinkolono portanta la statuon de Sta Venceslao, verko de J. J. Bendel (1676).