Plevník
El Vikipedio
Blazono | Karto |
---|---|
PLEVNÍK – DRIENOVÉ Bazaj datenoj |
|
Regiono (Kraj): | Trenčín |
Distrikto (Okres): | Považská Bystrica |
Areo: | 13,00 km² |
Loĝantaro: | 1.599 (31.12.2004) |
Loĝdenso | 122 loĝ./km² |
Alteco: | 300 (mezo de vilaĝo) m super marnivelo |
Poŝtkodo: | 018 26 |
Telefona antaŭnumero: | 00421 - 42 - .... |
Geografijaj koordinatoj: | 49° 10' N, 18° 29' E Mapo |
Autdistriktkodo | PB |
Tempzono • Somera tempo |
CET: UTC+1 CEST: UTC+2 |
Adreso de oficejo: | Obecný úrad Plevník- Drienové 255 |
TTT: | |
Retpoŝto: | |
Politiko | |
Vilaĝestro: | Ing. Jozef Štens |
PLEVNÍK – DRIENOVÉ La unua skriba mencio pri la vilaĝo Plevník-Drienové datiĝas de jaro 1354 rilate kun grandsinjora bieno Považská Bystrica. La centro de la grandbieno dum tuta mezepoko ĝis fino de 18-a jarcento estis Považský hrad. Al ĝi apartenis ankaŭ vilaĝetoj Plevník kaj Drienové. Vojo ĉirkau rivero Váh estis konata kiel komerca kaj milita – direkte al Moravio, Pollando kaj Hungario. Do, la pozicio de la vilaĝo estis tre favora.
En la jaro 1439 setlejo jam posedis nunan nomon PLEWNYK. Tiam enhavis 27 domojn. En la jaro 1828 jam enhavis 52 domajn kaj 463 loĝantojn. Je la fino de 19-a jarcento hungarigo influis ankaŭ nomon de la vilaĝo. El Plevník oni faris Pelyvnás, sed loĝantoj plu nomis ĝin Plevník. Komence de 20-a jarcento ĉi tien transloĝiĝis kelkaj familioj el regiono Kysuce. Proksime de vilaĝo, tuj malantaŭ rivereto oni ekkonstruis ceterajn domojn kaj ekestis nova vilaĝo – Drienové. En dokumentoj unuan fojon enskribita kiel Drenow. Ĝi apartenis al kamparaj nobeloj Drienovský, Svidragoloj kaj pli poste al grandbieno Považská Bystrica. En la jaro 1947 la vilaĝo havis oficalan nonom Drienowe, el la jaro 1784 Drjenove. De fino de 19-a jarcento la vilaĝo devis nomiĝi Vágsomfalu. Ambaŭ vilaĝoj unuiĝis en la jaro 1952 kaj nun la vilaĝo nomiĝas Plevník-Drienové.
Historiaj okazaĵoj.
- 1534 – la unua historia mencio; Plevnuk anno domini 1534
- 1943 – invado de husanoj, forbruligita Považský hrad kaj ĉirkaŭaj *vilaĝoj
- 1529 – bataloj de Podmanicky gento, Plevnik elrabita
- 1852 – komasacio de parceloj, plimulto el propraĵo de kamparaj nobeloj akiris riĉulo Popper
- 1889 – incendio; forbrulis 90 domojn
- 1890 – konstruita tramhaltejo
- 1927 – establita triklasa lernejo
- 1936 – elektrifiko de la vilaĝo
- 1938 – deklarita ĝenerala mobilizo
- 1944 – ekagis partizana grupo
- 1945 – liberigo de la vilaĝo
- 1950 – konstruita vilaĝa drata radio
- 1960 – malfermita futbalejo
- 1988 – konstruita flughaveneto por etaj aviadiloj
- 1991 – vizito de prezidento de Ĉeĥoslovaka respubliko Václav Havel
- 1998 – malfermo de skitelfero
- 2004 – 650-a datreveno de la unua skriba mencio
- 2004 – ekkonstruo de aŭtostrado D1
- 2007 - finkreita Esperanto-arkivo
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.
Kategorioj: 49° N | 18° E | Ĝermo