Poemo de l'Plugisto
El Vikipedio
Poemo de l'Plugisto estas longa esperantlingva poemo, verkita de ĤRIMA kaj eldonita de SAT en 1930. La teksto ampleksas 62 paĝojn. En ĝi la aŭtoro priskribas parte membiografiajn travivaĵojn pri la proleta ribelo en Bulgario dum septembro 1923. Nova versio de tiu teksto, kun sufiĉe gravaj stilaj kaj ideaj ŝanĝoj aperis multe pli malfrue en alia poemaro de Ĥristo Gorov, Ribela kordo.