Politeismo
El Vikipedio
Politeismo estas multdiismo, do kredo je pli ol unu dio, male al monoteismo aŭ unudiismo. La ĉefaj politeismaj religioj nuntempaj estas la ŝintoismo kaj granda parto de la hinduismo (en kiu tamen kelkaj skoloj estas monoteismaj, ateismaj aŭ panteismaj). Multaj mortintaj religioj estis politeismaj, ekzemple la greka (paganismo)kaj la nordia. La kontraŭloj de politeimo, nomas ĝin idolanismon.
Laŭ kelkaj vidpunktoj, kredo en Sankta Triunuo de niceaj kristanoj estas formo de politeismo.
La penso pri unu sola Dio, ĉe la homo, povus rezulti nur el la elvolviĝo de ties ideoj. Nekapabla, en sia neklereco, koncepti nematerian estulon, sen ia difinita formo, agantan sur la materion, la homoj aljuĝis al tiu estulo atributojn de la korpa naturo, tio estas, formon kaj figuron; kaj de tiam, el ĉio, kio, en iliaj okuloj, superis la amplekson de la ordinara intelekto, ili faris dion. Ĉio, kion ili ne komprenis, ne povus ne esti faritaĵo de ia supernatura potenco; kaj de tiu supozo aperis la kredo je tiom da potencoj, kiom da efikoj observataj.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.
Kategorioj: Ĝermo | Ismo