Pomerio
El Vikipedio
Pomerio, germane Pommern, pole Pomorze, estas geografia kaj historia regiono en la nordo de Germanio kaj Pollando ĉe la suda bordo de la Balta Maro (Pomeria Golfo), kaj ambaŭflanke de la Odro. La nomo venas de la kaŝuba po more = "ĉe la maro".
La nuna politika divido de la historia regiono Pomerio estas:
- okcidenta parto: historie ankaŭ nomata Antaŭpomerio, apartenas al Germanio, kiel parto de la germana federacilando Meklenburgo-Antaŭpomerio. Proksimume tiu parto apartenis al Svedio de 1648 ĝis 1815, nomata Sveda Pomerio.
- orienta parto: historie ankaŭ nomata Malantaŭpomerio, apartenas al Pollando, proksimume:
- la nuna pola vojevodio Okcidenta Pomerio, Zachodniopomorskie.
- okcidenta parto de la nuna pola vojevodio Pomerio, Pomorskie.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.