Posmuş
El Vikipedio
Posmuş (posmuŝ) (hungare:Paszmos, germane:Passbesch, Passbusch) estas vilaĝo en Rumanio sudoriente de Bistriţa. En 1910 ĝi havis 901 loĝantojn (rumanoj, germanoj, ciganoj); en 1992 736 (rumanoj). Ĝia unua mencio skribe estas en 1319. En 1944 la saksa loĝantaro plejparte rifuĝis. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 apartenis al Hungario, (Kolozs vármegye). Administre ĝi apartenas al Şieu.