Prešov
El Vikipedio
Prešov [preŝov] (hungare Eperjes [eperjeŝ]) estas urbo en orienta Slovakio, sur riverbordo de Tarca (Torysa), kun ĉ. 95.000 loĝantoj. Ĝi apartenis ĝis 1919 al Hungario.
La urbon mencias skribaj dokumentoj unuafoje en 1247. Ĝi estas unu el la 24 urboj, apartenantaj al la komerca linio de la Balkano ĝis la Balta maro. Prešov ricevis la urban rajton en 1374, libera reĝa urbo en 1514. Nordokcidente de Prešov (proksimume 5 km) staras ruinoj de grava hungara mezepoka fortikaĵo Sáros [ŝa:roŝ] (slovake Šariš).
La 16-an de junio 1919, oni fondis en Prešov la Slovakan Sovetrespublikon - helpe, apoge de la Hungara Sovetrespubliko -, sed ĝi kolapsis post 3 semajnoj.
La urbo estas kultura centro kun teatro, muzeoj, altlernejoj, novepokaj vidindaĵoj.
[redaktu] Sangotribunalo de Prešov
Grafo Antonio Caraffa starigis en 1687 12-membran komisionon en Prešov por persekuti, puni la hungarajn ribelulojn, liberecbatalantojn, gvidatajn de Imre Thököly. La tribunalo ankaŭ konfiskis posedaĵojn de la partorpennataj riĉuloj, nobeloj, ĝi celis timigon de la popolo.
La arestoj kaj juĝprocesoj komenciĝis en februaro kaj daŭris ĝis fino de lmarto. Caraffa havis plenrajton fare de imperiestro Lipoto la 1-a. La 5-an de marto, oni turmentis la akuzintojn sur ĉefplaco de Prešov, per inkviziciaj metodoj. Oni ekzekutis 18 homojn, kelkaj riĉuloj savis sin per mono, aliaj mortis sin mem.
Je premo de la departementaj delegitoj, reĝofidelaj hungaraj nobeloj, kaj la hungara nadoro, la imperiestro ĉesigis agadon de la sangotribunalo, sed distingis je Caraffa kaj rangaltigis lin, donacis al li bienojn.