Predeal
El Vikipedio
Predeal (hungare Predeál) estas urbo en Rumanio ĉe la montpasejo Predeal. En 1992 ĝi havis 8000 loĝantojn. Ĝi estas la plej alte kuŝanta urbo de Rumanio (1032 m supermarnivelo). Konstantajn enloĝantojn ĝi havas de post 1830. Ĝi estas tre favorita ekskursejo, tre taŭga por vintraj sportoj. Administra apartenas al ĝi Timişu de Jos, Timişu de Sus.