Rügen
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Germanio > Meklenburgo-Antaŭpomerio > Rügen < Insulo
La Baltmara insulo Rügen [rign] estas la plej granda insulo de Germanio. Ekde 1936 la 2,5 kilometrojn longa ponto Rügendamm inter la urbo Stralsund kaj la vilaĝo Altefähr ligas la insulon kun la kontinento. Pramŝipoj veturas de Sassnitz (Rügen) al Trelleborg (Svedio) kaj Klaipeda (Litovio).
Famaj banlokoj kaj pitoreskaj pejzaĝoj (ekz. la kretaj rokoj, kiuj jam inspiris la pentriston Caspar David Friedrich) ĉefe dum la someraj monatoj allogas aron da turistoj. Rügen estas po du fojojn jare grava etapo en migrado de gruoj (ekzemple, la 26-an de oktobro 2004 ili estis 40 mil tie).
Iom da statistiko:
- Situo: 54°25’ NO, 13°24’ OR Mapo
- Loĝantaro: proksimume 73.000 (2001)
- Areo: 935 km2
- Ĉefurbo: Bergen (proksimume 15.000 loĝantoj)
- Plej alta monto: Piekberg (161 m)
- horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://erwin-rosenthal.de
- http://www.ruegen.de
- http://www.vorpommern.de/1/espanol
- http://www.wizlaw.de
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |