Ralph Bonesper
El Vikipedio
Tiu-ĉi artikolo tiras informon el Enciklopedio de Esperanto. - Grava esperantisto - Usono
Ralph BONESPER (ps. Ruĝamo), laboristo, eksmaristo. naskiĝis en 1896 (pro sengepatra vivado mankas detaloj pri la dato kaj loko de lia naskiĝo). Lernis Esperanton en 1921 en Hungarujo. Kiel migrulo kaj maristo vojaĝadis en ĉ. 20 landoj, helpite de Esperanto kaj propagandinte por Esperanto. En 1927 en Antwerpen organizis maristan Esperanto-grupon, kiu jaron post lia foriro likvidiĝis pro disvojaĝo de preskaŭ ĉiuj membroj. En 1929 prezidis SAT-Rondon en New York. En 1930 fondis LEA-NA-n, kaj gvidas ĝin ĝis ĉirkaŭ 1935 (ĝenerala sekretario). Instruis Esperanton en New Yorka „Workers School“ (plej granda laborista revolucia lernejo en Ameriko), kiu oficiale enkondukis Esperanton. Peranto de IPE. Artikoloj en S-ulo, HDE, Ĉina Esperantisto k. a. Multaj artikoloj trad. el Esperanto en usonaj, francaj, germanaj, belgaj, sovetaj, ĉinaj kaj hungaraj gazetoj.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.