Rance
El Vikipedio
|
||||
---|---|---|---|---|
sur mapo de Francio | ||||
Longeco | 106 km | |||
Alteco de la fonto | m | |||
Meznombra trafluo | 12 m³/s | |||
Akvokolekta areo | 1195 km² | |||
Alfluanto(j) | Bretonio | |||
Mem alfluas al | Manika Markolo (Atlantiko) |
|||
Larĝeco de la enfluejo | ||||
Rivero en Francio (Eŭropo) |
La Rance estas rivero de Bretonio, la okcidenta parto de Francio. Ĝia fonto troviĝas en la monoj de Méné apud Collinée, en la departemento Côtes-d'Armor, kaj enfluas en la manikan markolon inter Dinard kaj Saint-Malo en la departemento Ille-et-Vilaine.
Enhavo |
[redaktu] Laŭ la akvofluo
La fluo de la Rance disdividiĝas je tri partoj:
- La rivera Rance de sia fonto ĝis ĉirkaŭ Evran, kie ĝi kuniĝas kun la kanalo Ille-et-Rance.
- La kanaligita rivera Rance ĝis la kluzo de Châtelier.
- La mara Rance ĝis la tajdocentralo.
[redaktu] Baraĵoj kaj kluzoj
- La Rance estas barita ĉe sia enfluejo per la baraĵo kaj la kluzo de la Tajdocentralo de la Rance kiu ekspluatas la fortojn de la tajdoj flusante en ĝian enfluejon por produkti elektron.
- La kluzo de Châtelier indikas la limon inter la rivera Rance (dolĉa akvo) kaj la mara Rance (sala akvo), kiu suferas tajdojn programitajn de la tajdocentralo.
- Aliaj kluzoj ebligas ŝipojn veturi ĝis la kanalo Ille-et-Rance.
- La baraĵo de Rophémel ĉe Guenroc, apud Caulnes, retenas 7 milionojn da m² da akvo.
[redaktu] Hidrologio
La ĉefaj alfluantoj, de la fonto ĝis la maro estas:
- La Croqueloir
- La Clergé
- La Néal
- La Fremeur
- La Guinéford
- La Linon, 27 km
[redaktu] Pontoj
Pluraj pontoj transiras la Rance, la ĉefaj de Saint-Malo ĝis Léhon estas:
- La baraĵo de la tajdocentralo sur kies supro iras la vojo numero D 168 ekde la 1-a de julio 1967.
- La ponto Chateaubriand (1991) portanta la vojon N 176.
- La ponto Saint-Hubert (1928, rekonstruita en 1959), je kelkaj dekoj da metroj de la antaŭa, portanta la vojon D 366.
- La pontego de Lessard (1879, rekonstruita en 1950) portanta la fervojon, kiu ligas Cherbourg al Brest.
- La kluzo de Châtelier
- La malnova ponto de Dinan
- La pontego de Dinan (1858)
- La malnova ponto de Léhon
[redaktu] Departementoj kaj ĉefaj urboj
- Côtes-d'Armor (departemento 22): Collinée, Caulnes, Léhon et Dinan
- Ille-et-Vilaine (departemento 35) : Saint-Suliac, Saint-Jouan-des-Guérets, Dinard kaj Saint-Malo