Diskuto:Reguloj de Goo
El Vikipedio
Kial "Ses Reguloj de Goo"? Mi ne memoras ĉu mi iam ajn legis aliloke la aserton ke goo havas ĝuste 6 regulojn. Sonas iom strange, kiel la absurdaj supozeble "16 reguloj" de Esperanto. "Regularo de Goo" ŝajnus pli taŭga laŭ mi anstataŭ artefarite pretendi ke iel estas ĝuste 6 reguloj de goo kaj ke la nombro 6 havas ian gravan signifon, kiam evidente la specifa nombro de reguloj dependas de tio, kiel oni verkas la tekston. Goulo 09:21, 6. Sep 2006 (UTC)
Kial mankas la mencio de la komi ĉi tie je la fina kalkulado?
- Supoze, unua kontribuinto ne povus traduki titolojn, pro tio ri numeris anstataŭ aldoni titolojn. Ryoho 11:11, 11. Sep 2006 (UTC)