Richard Lerchner
El Vikipedio
Richard LERCHNER ( Rikardo LERĤNER), germano, administranto, antaŭe bierfaristo. Naskiĝis en la 19-a de novembro 1886 en Geyer. Antaŭmilite funkciis en sindikato kaj parte en laborista partio. Aktiva Esperantisto de 1910. Gvidis kursojn kaj kunlaboris al „Antaŭen“, organo de LEA en Germanio ĝis 1914. Partoprenis la fondon de SAT kaj de 1923, ĝis la transiĝo de SAT al Parizo, estis la administranto de la asocio en Lepsiko. Li iniciatis la SAT-lernolibron Petro kaj kunverkis ĝian unuan tekston.