Robert Kreuz
El Vikipedio
Robert KREUZ [kreŭc] (naskiĝis la 2-an de junio 1894 en Majenco; mortis la 31-an de januaro 1936 en Ĝenevo) estis germana esperantisto kaj direktoro de UEA.
Robert Kreuz estis oficisto kaj fakestro en la industrio. Vojaĝoj kaj restadoj en diversaj landoj faris lin vasthorizonta homo, kiu parolis multajn lingvojn. Li estis eminentulo sur la stenografia kampo.
Li fariĝis esperantisto en 1908/09. Post la milito li revivigis SOL kaj kunlaboris en Revelo. La germano estis unue ĉefdelegito de UEA por sudokcidenta Germanio. Li sukcese kontraŭbatalis Idon kaj estis redaktisto de Esperanto triumfonta.
En 1925 li fariĝis ĝenerala sekretario de ICK. En 1933 oni faris lin unu el du direktoroj de UEA, kaj en 1934 li fariĝis la sola (pro la foriro de lia kolego Hans Jakob). KREUZ devis interalie estri la oficejon, organizi la Universalajn Kongresojn (fakte organizis nur tiun de 1935) kaj redakti la gazeton Esperanto.
Li estis eminenta oratoro, unuagrada interpretisto plurlingva kaj tradukisto plej rapida. Li estis Esperanto-stenografo. Li iniciatis foiran reklamon per E, kiam oni kreis la internaciajn foirojn en Frankfurto ĉe Majno. Li estis membro de la Lingva Komitato kaj kunlaboranto de ĉiuj grandaj Esperanto-gazetoj. Li estis ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto.
Li mortis pro apopleksio.
[redaktu] Verkoj
- Vortaro de komercaĵoj Esperanto-germana, 1920;
- Komerca Vortaro en Esperanto (kunlabore) 1927;
- Varolisto en Esperanto, 1919-24;
- La problemo de internacia helplingvo por komerco kaj trafiko (dulingva), 1924;
- konversacia libro germana-Esperanto, 1926;
- komerca ekzercaro;
- 500 komercaj frazoj en E, 1928;
- Debata stenografio Esperanta laŭ Stolze-Schrey, 1926;
- Eŭropo ĉe la Abismo (trad. de Nitti), 1923;
- Eŭropo sen Paco (trad. de Nitti, finpresita, sed retenita de la eldonejo), Frankfurt, 1926.
La unua versio de tiu ĉi artikolo estis prenita de la Enciklopedio de Esperanto (EdE en ekstera arkivo). |