Rodbav
El Vikipedio
Rodbav (hungare Nádpatak, germane:Rohrbach) estas vilaĝo en Rumanio nordokcidente de Făgăraş. En 1910 ĝi nombris 598 loĝantojn (germanoj, rumanoj), en 1992 295 (rumanoj, ciganoj, 12% hungaroj). Ĝi estas kuracbanejo kaj refriŝigejo. Ĝia unua skriba mencio estis en 1337 kiel ekleziejo. Ĝi estis libera saksa vilaĝo. Ĝis 1919 apartenis al Hungario (Nagy-Küküllő vármegye). Administre ĝi apartenas al Şoarş.