Roza Luksemburg
El Vikipedio
Rosa aŭ Roza LUKSEMBURG (laŭ germana transkribo Rosa Luxemburg, laŭ pola Róża Luksemburg) estis komunista revoluciulino.
Ŝi naskiĝis je la 5-a de marto 1871 proksime al Lublin, en la tiama parto de nuna Pollando regata de la Rusa Imperio, en familio de judaj komercistoj.
Tre juna ŝi aliĝis al revoluciaj movadoj, kaj ankoraŭ 18-jara devis fuĝi al Svisio. En 1893, kun Leo Jogiches ŝi fondis la ĵurnalon Sprawa Robotnicza kaj poste la Socialdemokratan Partion de la Reĝlando de Pollando, kontraŭan al naciistaj tendencoj.
En 1898 ŝi translokiĝis al Germanio, kaj aliĝis al la Socialdemokrata partio. Ŝi partoprenis en la teoriaj diskutoj, kiuj tiam havis lokon en la partio, kaj apogis komence la tezojn de Karl Kautsky, kontraŭ la reviziismo de Eduard Bernstein. Ŝi neniam subtenis la penojn de la socialdemokratoj akiri seĝojn en la Parlamento, kaj favoris revoluciajn taktikojn.
Ŝi ankaŭ atakis naciismon, kaj verkis diversajn librojn kaj broŝurojn kontraŭ tiu tendenco. Ŝi eĉ havis polemikojn kun Lenin, pro la apogo de tiu ĉi al la rajto je memdispono de la popoloj. Tiu defendo de internaciismo estis la ĉefa forto de ŝia kontraŭo al la apogo de la socialista partio al la enmiksiĝo de Germanio en la Unua mondmilito. Ŝi estis malliberigita pro tiuj altivaĵoj.
Ŝi ankaŭ polemikis kun Lenin pro sia kontraŭo al la diktatoreco, kaj ŝi antaŭvidis la eblecon ke la Rusa Revolucio prenus totalismajn trajtojn.
Kun Karl Liebknecht [kArl lIpkneĥt] ŝi gvidis la spartakisman movadon, kiu naskis la Komunistan Partion de Germanio. Ŝi estis arestita kaj murdita kune kun Liebknecht, dum la spartakisma provo de revolucio la 15-an de januaro 1919.
Enhavo |
[redaktu] Citaĵo
"Libereco estas ĉiam ankaŭ la libereco de tiu, kiu ne pensas kiel vi mem."
[redaktu] Tekstoj legeblaj en Esperanto
- Resumo de l'marksa Kapitalo
- Naciecaj problemoj
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
- Komunista partio
- Marksismo
- Rusia revolucio de 1917
- Sozialdemokratische Partei Deutschlands
- Socialismo
[redaktu] Rete legeblaj tekstoj
[redaktu] En Esperanto
[redaktu] En la germana
[redaktu] Eksteraj ligoj
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |
Ĉi tie estas aldonaj eksteraj ligiloj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn eksterajn ligilojn kaj metos ilin en la artikolon. |