Sâncrăieni
El Vikipedio
Sâncrăieni (hungare: Csíkszentkirály) estas komunumo en Rumanio laŭ la Olt (rivero) en la norda rando de la baseno, sud-sudoriente de Miercurea Ciuc. En 1910 ĝi havis 1 mil 606 loĝantojn, kaj en 1992 2 mil 423 (98% hungaroj). Ĝia unua skriba mencio estas en 1332 kiel ekleziejo. En 1694 la sikuloj tie venkis la tatarojn. Ĝi estis ĉikseĝa vilaĝo kaj de 1876 apartenis al Csík vármegye. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 apartenis al Hungario. Administre apartenas al ĝi Fitod, Sântimbru, Sântimbru-Băi , Misentea, Leliceni.
[redaktu] Gravaj personoj de Sâncrăieni
- Mózes Lestyán (1720-1774), eklezia verkisto;
- MÁRTONFI József (1746-?), katolika episkopo de Transilvanio, astronomo.
- Jukundián Simon (1813-1894), franciskano, muzikverkisto;
- Mózes Vitos, (1847- 1902), pastro, lokhistoriisto;
- Vilmos Albert (1886-1971), instruisto, verkisto;
- András Kristó (1930-1994), instruisto, geologo.