Sângeorgiu de Meseş
El Vikipedio
Sângeorgiu de Meseş (sinĝorĝu de meseŝ) (hungare:Meszesszentgyörgy) estas vilaĝo en Rumanio sude de Zalău. En 1910 ĝi havis 883 loĝantojn (rumanoj); en 1992 453 (rumanoj). Ĝia unua mencio skribe estas en 1453. En mezepoko ĝi estis hungara servutulvilaĝo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 apartenis al Hungario, (Szilágy vármegye). Administre ĝi apartenas al Buciumi.