Sântion
El Vikipedio
Sântion (sintion) (hungare: Biharszentjános) estas vilaĝo en Rumanio okcident-nordokcidente de Oradea. En 1910 ĝi nombris 1 347 loĝantojn (hungaroj), en 1992 1 453 (98% hungaroj). Ĝi estis unue menciita skribe en 1215. Ĝis 1919 kaj inter 1919 kaj 1944 apartenis al Hungario (Bihar vármegye). Administre ĝi apartenas al Borş.