Sebeş (Alba)
El Vikipedio
Sebeş (Alba) (hungare: Szászsebes, germane: Mühlbach, latine: Sabesium) estas urbo en Rumanio laŭ la rivero Sebeş sude de Alba Iulia. En 1910 ĝi havis 8504 loĝantojn (rumanoj, hungaroj, germanoj); en 1992 23227 (rumanoj, 1,3% hungaroj). Ĝia unua mencio skribe estas en 1245, en 1332 estis ekleziejo. La saksoj estis koloniigataj tien en la 12-a jarcento, post kiam la sikuloj estis translokigitaj orienten. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario, (Szeben vármegye). Tie mortis en 1540 Johano la 1-a (Szapolyai]. Ĝi estis loko de pli multaj landkunvenoj de Transilvanio. Administre apartenas al ĝi Lancrăm, Petreşti, Răhău, Sebeşel.