Sejmo (Pollando)
El Vikipedio
Sejmo estas ekde la 15-a jarcento la plej alta ŝtatorgano de leĝdona povo en Pollando.
Nuntempa Sejmo estas malsupera ĉambro de pollanda parlamento. Ĝi konsistas el 460 anoj elektataj en rekta balotado. Laŭ la konstitucio, kvarjara oficperiodo komenciĝas je unua kunsido de Sejmo kaj finiĝas unu tagon antaŭ kunsido de sekvonta Sejmo.
Debatado de Sejmo estas publika kaj seninterrompa. En ĝia laborado helpas la kancelario de Sejmo.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.