Seliştat
El Vikipedio
Seliştat (seliŝtat) (hungare Boldogváros, germane:Seligstadt) estas vilaĝo en Rumanio norde de Făgăraş. En 1910 ĝi nombris 663 loĝantojn (germanoj, rumanoj, ciganoj), en 1992 217 (rumanoj). En mezepoko ĝi estis libera saksa vilaĝo. En 1500 loĝis en ĝi 34 kamparfamilio, ĝi havis muelejon kaj lernejon. Ĝia unua skriba mencio estis en 1206. Ĝis 1919 apartenis al Hungario (Nagy-Küküllő vármegye). Administre ĝi apartenas al Şoarş.