Sigismundo
El Vikipedio
Sigismundo estas germandevena vira nomo.
En PIV2002 estas Sigismondo, sed la origina germana radiko estas mund kun U. La ŝanĝo al O en la franca estas verŝajne rezulto de miskompreno de iama kutimo skribi O anstataŭ U, kiam apudis M kaj N.
Enhavo |
[redaktu] Sigismundo en naciaj lingvoj
- Siegmund (germane)
- Sigismond (france)
- Sigismund (angle, germane)
- Sigismundus (latine)
- Sigmund (angle, germane)
- Žigmund (slovake)
- Zsigmond (hungare)
- Zygmunt (pole)
[redaktu] Famaj Sigismundoj
- 1433-1437 imperiestro Sigismondo la 1-a (Sankta Romia Imperio), ankaŭ nomata Sigismondo de Luksemburgio
- 1432-1440 Žygimantas Kęstutatis, grandduko Sigismondo la 1-a de Litovio
- 1506–1548 Sigismondo la 1-a, reĝo de Pollando, estis ankaŭ 1506–1548 grandduko Sigismondo la 2-a de Litovio
- 1548-1572 Sigismondo la 2-a, reĝo de Pollando, estis ankaŭ 1529–1572 grandduko Sigismondo la 3-a de Litovio
- 1587–1632 Sigismondo la 3-a Vasa, reĝo de Pollando, estis ankaŭ 1587–1632 grandduko Sigismondo la 4-a de Litovio kaj 1592–1599 reĝo Sigismondo la 1-a de Svedio