Simeria
El Vikipedio
Simeria (hungare: Piskitelep, Piski) estas urbo en Rumanio sur la bordo de Mureş (rivero) sudoriente de Deva (Rumanio). En 1910 ĝi havis 3099 loĝantojn (hungaroj, rumanoj, germanoj); en 1992 11946 (rumanoj, 4% hungaroj). Ĝi estas fervoja nodo (Arad-Alba Iulia; Hunedoara-Petroşani). Ĝia unua skriba mencio estas en 1880. Ĝis 1919 apartenis al Hungario, (Hunyad vármegye). La nuntempa Simeria estiĝis fare de unuiĝo de Simeria Veche, Uroi, Cărpiniş (Hunedoara) Săuleşti, Biscaria. Administre apartenas al ĝi Bârcea Mică, Bârcea Mare, Biscaria, Sântandrei.
[redaktu] Renomaj personoj
- Ábrahám Barcsay (2-a de februaro 1742 - Csóra, 3-a de marto 1806), hungara poeto, korpgardistoficiro.
- Margit Timkó (1906-1988), hungara pianisto.
- Sigismund Toduţă (17-a de majo 1908 - ?, 4-a de julio 1991)
- Ferenc Ottrok (1911-1972), hungara operkantisto.
- Bujor Dânşorean (14-a de januaro 1939) mizikkritikisto, muzikologo