Stellan Engholm
El Vikipedio
Stellan ENGHOLM (Naskiĝis 1899 en Stokholmo- mortis 1960) estis sveda esperantisto, instruisto, verkisto kaj tradukanto. Konatiĝis kun Esperanto en 1920, sed li iĝis aktiva Esperantisto nur en 1927. Per siaj originalaj romanoj Al Torento, Homoj sur la Tero, Infanoj en Torento (duvoluma), li akiris grandan popularecon. Al la eterna temo, la juneca amo, li sciis doni individuece apartkarakteran prilaboron. Lia dua romano, Homoj sur la Tero, gajnis la premion de la romankonkurso de Literatura Mondo en 1931. Kvankam la libron pezigas balastaj teoriaĵoj, la poezi-inspira sugesto de la vizio pri la amo ekkaptas la leganton. La temo de ĉi tiu libro estas la vivo de bienuloj, diversvojaj sortoj, kiujn kunrokroĉas la ĉefheroo: la Tero. Sobra, elkfoje tropreciza realismo, profundsonda psikologio, pura stilo, senriproĉa lingvo forgesigas la mankojn de la libro: la malriĉon de okazaĵoj, la tro surtere irantan fantazion. La figuroj de E. havas veran karnon kaj sangon, eĉ se la kvanto de la sango ŝajnas iom malmulta. Plua originala romano: Vivo Vokas. Li pruviĝis talenta verstradukisto en siaj tradukaĵoj aperintaj en Literatura Mondo. Liajn prozajn tradukojn karakterizas klara, flua stilo. Liaj tradukoj: Gösta Berling, La Mono de sinjoro Arne, La ringo de la Generalo, ĉiuj de S. Lagerlöf. Pluaj tradukoj: Per Balono al la Poluso, taglibro de Andrée-ekspedicio en kunlaboro kun P. Nylén, Ekspedicio Kon Tiki de Heyerdahl, La Fino de Folke Bernadotte, La Pasko de A. Strindberg.
[redaktu] Ekstera ligilo
Verkoj de kaj pri Stellan Engholm en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo
La unua versio de tiu ĉi artikolo estis prenita de la Enciklopedio de Esperanto (EdE en ekstera arkivo). |