Stepaglo
El Vikipedio
Stepaglo | |||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() |
|||||||||||||||||||||
Biologia klasado | |||||||||||||||||||||
|
|||||||||||||||||||||
Binoma nomo / Trinoma nomo / ktp. | |||||||||||||||||||||
Aquila nipalensis
Hodgson 1833 |
La Stepaglo (Aquila nipalensis ) estas granda rabobirdo. Kiel ĉiu aglo, ĝi apartenas al familio Akcipitredoj, kiu enhavas ankaŭ aliajn tagajn rabobirdajn genrojn, kiel cirkuoj, milvoj, akcipitroj, ktp. Iam ĝi estis konsiderata kiel tutrilata al nemigranta birdo Rabaglo, Aquila rapax, kaj la du formoj estis pritaktataj kiel komunaj (subspecioj de la sama specio). Tamen, DNA studoj kaj diferencoj en konduto kaj ekologio, plumaro kaj morfologio (Sangster) pruvis, ke tiuj birdoj estas du specioj kaj ne estas eĉ la plej proksimaj samfamilianoj.
Enhavo |
[redaktu] Disvastiĝo
La Stepaglo (Aquila nipalensis ) bredas el Rumanio orienten tra suda Rusio kaj la stepoj de centra Azio ĝis Mongolio. La eŭropaj kaj centraziaj birdoj vintras en Afriko, kaj la pli orientaj birdoj en Barato. Ili okupas malfermajn mediojn plej ofte sekajn, kiel desertoj, stepoj aŭ savanoj.
[redaktu] Aspekto
Temas pri granda aglo kiu longas ĉirkaŭ 62-80 cm kaj havas enverguron de 165-200cm. Ili pezas el 2,4 kg ĝis 3,9 kg; la inoj estas iom pli grandaj kaj pezaj, sed ne facilas diferencigi ilin. Ĝi havas brunajn suprajn partojn kaj nigrecan flugilplumaron kaj voston. Dum ripozo tiu nigreca parto en la flugiloj videblas kiel du nigrecaj strioj -la suba pli larĝa- inter du strioj ĉu flavaj ĉu helbrunaj. Dum flugo videblas ĉefe la suba pli larĝa strio inter du mallarĝaj helaj -preskau blankaj- strioj. Tiu specio estas pli granda kaj bruna ol la Rabaglo kaj havas palan gorĝon, kiun ne havas tiu lasta. Junuloj estas malpli kontrastaj ol plenkreskuloj, sed ambaŭ montras ampleksan variecon en plumarkoloro. Estas du subspecioj: A. n. nipalensis, pli granda kaj malhela, en orienta Azio el Altai kaj Tibeto ĝis Manĉurio kaj la eŭropa kaj centrazia A. n. orientalis el Rumanio kaj Rusio ĝis lago Bajkalo kaj Kazaĥio. Nur en Eŭropo temas pri ĉirkaŭ 25.000 paroj.
[redaktu] Bredado
Temas pri birdo kiu nestas en arboj, arbustoj aŭ eĉ surplanke. La ino demetas el 1 ĝis 3 ovojn, malofte 4. Kovado daŭras ĉirkaŭ 45 tagojn. La ido elnestiĝas post 60 tagoj kaj estas zorgotaj de la gepatroj dum unu monato kaj duono.
[redaktu] Kutimoj
Ili manĝas grandan kvanton de freŝa tuttipa viando, sed ĉefe de etaj mamuloj kiel ratoj ĝis grando de kuniklo, reptilioj kiel serpentoj, insektoj kaj birdoj ĝis grando de perdriko. Ili manĝas ankaŭ kadavraĵojn -ofte kun vulturoj- kaj povas forrabi predojn de aliaj rabobirdoj. Kutime predas per malalta flugo.
La voĉo estas korveca bojado kaŭ-kaŭ-kaŭ, sed ĝi estas plej ofte silenta birdo, escepte dum pariĝadaj ceremonioj.
[redaktu] Referencoj
- {{{atestantoj}}} ({{{jaro}}}). {{{titolo}}}. 2006 Ruĝa listo de minacataj specioj de IUCN. IUCN 2006. Elŝutita je {{{elŝutdato}}}.