Sušice (Klatovy)
El Vikipedio
Sušice (legu Suŝice - signifas sekejo) estas urbo en distrikto Klatovy.
La teritorio de urbo Sušice estis laŭ arkeologiaj trovaĵoj priloĝita en pli malfrua ŝtonepoko. Pluaj arkeologiaj trovaĵoj datiĝas en pli malfruan bronzepokon, el tiu ĉi periodo devenas bronza pinto de lanco trovita en placo de Sušice. El latena epoko devenas trovaĵoj de keltaj oraj moneroj kaj el la 11-a jarcento estas slava osta tombloko, malkovrita ĉe montpiedo de Svatobor.
Urbo Sušice estis origine praepoka orfosista vilaĝo apud komerca vojo ĝis Bavario. Ties nomo signifas sekan lokon meze de akvaj fluoj de Otava kaj Roušarka. La vilaĝo estis fondita evidente ĉirkaŭ la jaro 790. La unuaj skribmencioj devenas nur el la jaro 1233. En la 12-a jarcento la tuta ĉirkaŭaĵo de Sušice apartenis al bavariaj grafoj el Bogen. La ĉeĥa reganto Přemysl Otakar la 2-a verŝajne jam ĉirkaŭ la jaro 1257 armee okupis la tutan regionon de Sušice kaj iam post la jaro 1260 li komencis konstrui reĝan urbon, kiu estis fariĝonta apogejo en tiu ĉi regiono. Tiu ĉi periodo de la evoluo de la urbo estis finigita per inĝenia fortikigo kun duobla zono de remparoj kaj kun 3 pordegoj dum regado de Johano de Luksemburgio.
Fonto de riĉeco de suŝicaj urbanoj estis orfosejoj kaj komerco kun Bavario, kiu estis ebligita per avantaĝa situo de Sušice sur komerca Ora pado, tra kiu oni importis precipe salon.
Dum husmovado Sušice staris sur flanko de tabora urba frataro. Granda ekonomia kresko okazis en la 16-a jarcento, kiam civitanoj el Sušice komercis kun najbara Bavario kun salo, greno kaj malto. Okazis grandaj alikonstruoj de domoj kaj fine de la jarcento estis konstruita sur la placo ankaŭ nova renesanca urbodomo. Sed ties renesanca aspekto estis neniigita per incendio en la jaro 1707. El tiu tempo devenas ankaŭ konstruaĵo de nuna muzeo kun grandega atika ŝildo.
En la 17-a kaj la 18-a jarcentoj la urbo suferis pro militoj, incendioj kaj kontraŭreformo, kiun estis helponta kapuĉula monaĥejo en la urbo kaj pilgrima kapelo sur monteto Stráž super la urbo.
En la 19-a jarcento okazas periodo de nova ekkresko. En 1839 ĉi tie Vojtěch Scheinost komencis fabrikadon de fosforaj alumetoj kaj ĝuste tiuĉi fabrikado famigis la urbon tra la tuta mondo. Se komence de la 19-a jarcento la urbo havis pli ol 3 mil loĝantojn, komence de la 20-a jarcento ĉi tie vivis 6500 loĝantojn.
Nuntempe en Sušice plu okazas la fabrikado de alumetoj en entrepreno Solo. La urbo estas kultura kaj ekonomia centro de suda parto de la distrikto Klatovy.
Regiono Plzeň | |
---|---|
▼ | |
Urboj kaj vilaĝoj en distrikto Klatovy | |
▼ | |
Běhařov ~ Běšiny ~ Bezděkov ~ Biřkov ~ Bolešiny ~ Borovy ~ Břežany ~ Budětice ~ Bukovník ~ Čachrov ~ Červené Poříčí ~ Číhaň ~ Čimice ~ Dešenice ~ Dlažov ~ Dlouhá Ves ~ Dobršín ~ Dolany ~ Domoraz ~ Dražovice ~ Frymburk ~ Hamry ~ Hartmanice ~ Hejná ~ Hlavňovice ~ Hnačov ~ Horažďovice ~ Horská Kvilda ~ Hrádek ~ Hradešice ~ Chanovice ~ Chlístov ~ Chudenice ~ Chudenín ~ Janovice nad Úhlavou ~ Javor ~ Ježovy ~ Kašperské Hory ~ Kejnice ~ Klatovy ~ Klenová ~ Kolinec ~ Kovčín ~ Křenice ~ Kvášňovice ~ Lomec ~ Malý Bor ~ Maňovice ~ Měčín ~ Mezihoří ~ Mlýnské Struhadlo ~ Modrava ~ Mochtín ~ Mokrosuky ~ Myslín ~ Myslovice ~ Nalžovské Hory ~ Nehodiv ~ Nezamyslice ~ Nezdice ~ Nezdice na Šumavě ~ Nýrsko ~ Obytče ~ Olšany ~ Ostřetice ~ Pačejov ~ Petrovice u Sušice ~ Plánice ~ Podmokly ~ Poleň ~ Prášily ~ Předslav ~ Rabí ~ Rejštejn ~ Slatina ~ Soběšice ~ Srní ~ Strašín ~ Strážov ~ Sušice ~ Svéradice ~ Švihov ~ Tužice ~ Týnec ~ Újezd u Plánice ~ Velhartice ~ Velké Hydčice ~ Velký Bor ~ Vrhaveč ~ Vřeskovice ~ Zavlekov ~ Zborovy ~ Železná Ruda ~ Žihobce ~ Žichovice | |
▲ | |
Distriktoj de Ĉeĥio | |
▲ | |
Regionoj de Ĉeĥio |