Szatmárcseke
El Vikipedio
Szatmárcseke [satmarĉeke] estas vilaĝo en Hungario, departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg, kun 1558 loĝantoj (2001). La vilaĝo famas en Hungario pro la ĉ. 600 boatoformaj kverkaj tombofostoj en la loka tombejo. Ili plej verŝajne rezervas memoron de iama kunboata entombigo.
[redaktu] Renomaj personoj
- Ferenc Kölcsey (1790-1838) ekde 1815 ĝis sia morto. Li verkis tie la hungaran himnon la 22-an de januaro de 1823.
- Sándor Molnár (1895-1960), laboristverkisto, redaktoro, tradukisto.