Tăuţii de Sus
El Vikipedio
Tăuţii de Sus (tauci de sus) (hungare:Giródtótfalu) estas vilaĝo en Rumanio oriente de Baia Mare. En 1910 ĝi havis 974 loĝantojn (rumanoj, hungaroj); en 1992 2583 (rumanoj, 12% hungaroj). Ĝia unua mencio skribe estas en 1400. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 apartenis al Hungario, (Szatmár vármegye). Administre ĝi apartenas al Baia Sprie.