Veneţia de Jos
El Vikipedio
Veneţia de Jos (venecia de ĵos) (hungare Alsóvenice, germane:Unter-Wenitze) estas vilaĝo en Rumanio nordokcidente de Braŝovo. En 1910 ĝi nombris 1283 loĝantojn (rumanoj), en 1956 1268. Ĝia unua skriba mencio estis en 1235. Antaŭ 1241 ĝi estis hungara aŭ saksa vilaĝo. Ekde la 14-a jarcento ĝi estis rumana vilaĝo. Ĝis 1919 apartenis al Hungario (Fogaras vármegye). Administre ĝi apartenas al Părău.