Viştea de Sus
El Vikipedio
Viştea de Sus (viŝtea) (hungare Felsővist, germane:Ober-Wischt) estas vilaĝo en Rumanio okcident-sudokcidente de Făgăraş. En 1910 ĝi nombris 1375 loĝantojn (rumanoj), en 1992 701. Ĝia unua skriba mencio estis en 1390. Ĝi estis rumana vilaĝo aparteninta al la Făgăraş-fortikaĵo. Ĝis 1919 apartenis al Hungario (Fogaras vármegye). Administre ĝi apartenas al Viştea de Jos.