Ville Jussi Kostiainen
El Vikipedio
Ville Jussi KOSTIAINEN (kostiajnen), finno, sekr. de Laborista Sporta Asocio de Finnlando, estrarano de Socialista Sportinternacio. Naskiĝis en la 1-a de majo 1889 en Sulkava, mortis 22-an de marto 1968 en Hämeenlinna. Kunfondinto kaj prez. de FLEA. Verkis artikolojn en Esperanto pri sporto. Estis unu el iniciantoj de kunigo de Finnlanda Esperanto-Movado en 1960-aj jaroj. Estrarano kaj kasisto de Esperanto-Asocio de Finnlando en 1960-aj jaroj. Delegito de UEA en Hämeenlinna ekde 1945, komitatano de UEA 1964-1968.