Voila
El Vikipedio
Voila (vojla) (hungare Voila, germane:Wolldorf) estas vilaĝo en Rumanio okcidente de Făgăraş. En 1910 ĝi nombris 931 loĝantojn (rumanoj, hungaroj), en 1992 763 (rumanoj, 2,5% hungaroj). Ĝia unua skriba mencio estis en 1511. Ĝis 1919 apartenis al Hungario (Fogaras vármegye). Administre apartenas al ĝi Dridif, Ludişor, Sâmbăta de Jos, Sâmbăta de Sus. En 1956 oni aligis al ĝi Voivodenii Mici.