Vrabia
El Vikipedio
Vrabia (hungare: Csíkverebes) estas vilaĝo en Rumanio sur la maldekstra bordo de la Olt (rivero) sud-sudoriente de Miercurea Ciuc. En 1910 ĝi havis 380 loĝantojn, kaj en 1992 233 (hungaroj). Ĝia unua skriba mencio estas en 1567. Ĝi estis ĉikseĝa vilaĝo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 apartenis al Hungario (Csík vármegye). Administre ĝi apartenas al Tuşnad.