Wuppertal
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Germanio > Nord-Rejno-Vestfalio > Wuppertal < Urbo
La urbo Wuppertal [VUpertal] fondiĝis en 1929 pro la kunigo de sep urbetoj, kiuj parte jam en la 11-a jarcento ekzistis. Situante en pitoreska ĉirkaŭaĵo ĉe la rivero Wupper ĝi prezentas samtempe grandurban kaj urbetan etoson.
La plej impona atrakcio de Wuppertal estas la en 1901 inaŭgurita, 12 metrojn alta kaj 13,3 kilometrojn longa penda fervojo. Muzeoj, preĝejoj, koncertejoj kaj teatroj zorgas pri riĉa kultura vivo.
Iom da statistiko:
Loĝantaro: 360.680 (en 2002)
Areo: 168,41 km2
Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
Alteco: 100 – 350 m super la marnivelo