Yvone Amaral Pereira
El Vikipedio
Yvone AMARAL PEREIRA estas mediumino. En Esperanto estas publikita psikografaĵo de ŝi: Memoraĵoj de Sinmortiginto.
Ŝi naskiĝis la 24-an de decembro 1900 en Rio-de-Ĵanejro kaj tie mortis la 9-an de marto 1984. En la aĝo de unu monato ŝi preskaŭ sufokiĝis pro tusa atako; oni jam kredis ŝin morta kaj preparis funebran ceremonion, sed post kelkaj horoj ŝi rekonsciiĝis kaj resaniĝis.
Jam en la kvara vivojaro ŝi havis mediumajn kontaktojn. En la oka jaro ŝi denove havis atakon de katalepsio kaj mense vidis preĝejan bildon, kiu promesis al ŝi helpon. Tiu sperto influis ŝian tutan vivon.
Ŝia nomo aperas ankaŭ en la formo Yvonne do Amaral Pereira. Ŝi estis esperantistino, multe korespondis en Esperanto, sed ŝajne ne mem verkis en ĝi.