Zăbala
El Vikipedio
Zăbala (hungare: Zabola) estas komunumo en Rumanio en la Triseĝoj-baseno laŭ la rivereto de Zăbala sude de Târgu Secuiesc. En 1910 ĝi havis 3166 loĝantojn (hungaroj, rumanoj); en 1992 3555 (hungaroj, rumanoj). Ĝia unua mencio skribe estas en 1466. Ĝi estis sikula vilaĝo en Orbai-seĝo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 apartenis al Hungario, (Háromszék vármegye). Apartenas al la komunumo la vilaĝoj: Pava, Peteni, Surcea, Tamaşfalău. En ĝia reformita preĝejo troviĝas pentrita ligna baldakeno kun 98 kasonoj faritaj de nekonata artisto. La kasonoj en la navo kaj super la sanktejo estis faritaj en 1772.