Zagon
El Vikipedio
Zagon (hungare: Zágon) estas komunumo en Rumanio en la Triseĝoj-baseno laŭ la rivereto Zagon sude de Târgu Secuiesc. En 1910 ĝi havis 5135 loĝantojn (hungaroj, rumanoj); en 1992 4092 (55% hungaroj). Ĝia unua mencio skribe estas en 1567. Ĝi estis sikula vilaĝo en Orbai-seĝo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 apartenis al Hungario, (Háromszék vármegye). Administre apartenas al ĝi Barcani, Păpăuţi Gravaj personoj
- Kelemen Mikes
- Sándor Mátyás (1847-1895), etnografo.
- Vilmos Csutak (1874-1971), historiisto.
- Dezső Imreh (1887-1967), reformita pastro, verkisto.
- Manyi Kiss (Magyarlóna, 1911 - Budapest, 1971) aktorino tie pasigis siajn infanjarojn. Oni inaŭguris memorĉambron en 2001.
- Géza Domokos (1928)