Zdenko Křimský
El Vikipedio
Zdenko KŘIMSKÝ (naskiĝis 1934 - mortis la 22-an de julio 1999 65-jara, en Mělník, Ĉeĥio) estis ĉeĥa esperantisto, eksa sekretario de ĈEA (1973-1985) kaj komitatano de UEA (1980-1986), poste entreprenisto de firmao Interhelpo
En Mělník li servis pli frue kiel delegito. Pro lia merito ĈEA akiris siatempe urbocentran oficejon en Prago, kiun li renovigis kaj ekipis (bedaŭrinde nun perdita). Li estis iniciatinto de Sociologia esploro de sintenoj al Esperanto, kies rezulto aperis broŝure (esperantigis J. Vondroušek, 1981)