Ĉernova tragedio
El Vikipedio
La Ĉernova tragedio (slovake Černovská tragédia, hungare Csernovai tragédia) okazis la 27-an de oktobro 1907 kaj estis la plej sanga evento en la lastaj pacjaroj de Aŭstrio-Hungario.
Oni konstruis novan preĝejon en Csernova, je iniciato de Andrej Hlinka, naskiĝinto en la vilaĝo. Loĝantoj de la vilaĝo volis, ke li mem konsekru la preĝejon. Ĉar Hlinka estis tiutempe en prizono en Hungario, ne li konsekris. En la vilaĝo okazis protestoj kaj la ĝendarmaro pafis kvarfoje inter la protestantojn.
Mortis 15, vundiĝis grave 10 facile 60 personoj. 40 loĝantoj estis punita je monpago aŭ prizono. Je la mortoj memorigas monumento, memortabulo, la vilaĝanoj rememoras la eventojn ĉiujare.
La evento kaŭzis grandan indigniĝon en la eŭropa gazetaro. Multaj protestis, inter alie Robert William Seton-Watson angla ĵurnalisto kaj historiisto, Bjørnstjerne Bjørnson Nobel-premiita norvega verkisto, Lev Nikolajeviĉ Tolstoj mondfama rusa verkisto. La usonaj slovakoj eluzis la tragedion por gazeta militiro, per kiu ili atingis amnestiigon de Andrej Hlinka per helpo de papo Pio la 10-a.
La preĝejon konsekris fine Andrej Hlinka en 1910, en festo de Petro kaj Paŭlo.