Ĉi (koncepto)
El Vikipedio
Ĉi (sed ankaŭ Ki, Qi aŭ Gi) estas fundamenta koncepto en ĉina kulturo, precipe spirita sed ankaŭ uzata en konkretaĵoj. Ĝia traduko estas tre malfacile direbla sed ĝi proksimume ekvivalentas kiel Vita energio, Vita blovo, aŭ simple Blovo. Interalie Luktosportoj kiel Aikido, artoj kiel Fengŝuo, Ĉigongo aŭ Tajĝiĉuano, Kuracartoj kiel Akupunkturo elĉerpas sian esencon el ĝi.
Verdire, la Ĉi entutigas la universon kaj konektas ĉiun homon. En viva organismo, ĝi fluas en la korpo per meridianoj kiu kruciĝas en punkto nomita energia centro. Ĝi estas do parto en ĉiaj naturaj manifestadoj.
En japanaj kaj ĉinaj luktosportoj, la Ĉi-a koncepto konsistas el la energio liberita de la tuta korpo en sporto kaj precipe dum frapoj aŭ prenoj. Precize je la momento kiam iu produktas la Kiai, la krio de la sportluktantoj (rimarku ke la vorto kiai entenas ki alidire ĉi). Je altgrada nivelo, oni povas eĉ uzi la ĉi de malproksime.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.
Kategorioj: Ĝermo | Ĉinio | Japanio | Luktosporto